|Pri la revuo| |Nia nova redaktoro| |Nia emerita redaktoro| |Freŝa numero| |Jarkolekto 2012| |Arkivo de jarkolektoj| |Abono| |Detaloj por u6834397_abonpago| |Speciala propono| |Kontaktoj|

Pri la revuo
Nia nova redaktoro
Nia emerita redaktoro
Freŝa numero
Jarkolekto 2012
Arkivo de jarkolektoj
Abono
Detaloj por u6834397_abonpago
Speciala propono
Kontaktoj
Написать автору

«Scienco kaj Kulturo» estas internacia esperantlingva revuo pri aktualaj problemoj de scienco, pri kulturo kaj literaturo. La revuo aperas en Rusio, ĝin u6834397_abonas legantoj el 24 landoj. Revuo «Scienco kaj Kulturo» estis fondita en 1995, ĝia unua numero aperis en septembro 1995 kaj entute, inkluzive februaron 2013, aperis 105 numeroj. Dum la periodo 1995-2011 la revuon eldonis Eŭropa Jura Universitato Justo (Moskvo), ek de 2012 - Moskva Advokata buroo «Ŝilo kaj partneroj». Ĝia respondeca redaktoro dum 1995-2012 estis Vladimir Samodaj, eminenta rusia esperantisto, interpretisto, tradukisto, Honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Ek de 2013 la nova redaktoro estas Dmitrij Ŝevĉenko, konata rusia esperantisto, profesia ĵurnalisto. Dum 1995-2011 - oficiala revuo de Eŭropa Jura Universitato Justo (Moskvo) kaj Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). En la revuo estas publikigataj materialoj pri diversaj sciencaj kaj kulturaj temoj, verkitaj de esperantistoj kaj neesperantistoj, materialoj pri la E-movada historio kaj nuno, pri eminentaj E-movadanoj, konataj kaj nekonataj ekster Rusio, pluraj el tiuj materialoj estas vere unikaj. Ĉiu numero havas 48 paĝojn nigra-blankajn kaj kvar kolorajn kovrilpaĝojn de perfekta poligrafia kvalito. 24 paĝoj de ĉiu numero estas dediĉataj al literaturo: originala kaj tradukita prozo kaj poezio, recenzoj, humuraĵoj kaj diversstilaj ilustraĵoj. Plejparto de la aŭtoroj estas tute nekonataj al nerusia E-publiko, do legantoj povas konatiĝi kun nova por ili bukedo de originalaj E-literaturistoj, ĉefe poetoj. «Scienco kaj Kulturo» publikigas ankaŭ verkojn de eksterlandaj aŭtoroj - sciencistoj kaj literaturistoj. Ĉiu kontribuanto ricevas aŭtoran ekzempleron de la koncerna numero. Entute jam estas eldonitaj (inkluzive februaron 2013) 105 numeroj de la revuo kun suma kvanto de 5250 paĝoj, inter kiuj 2520 paĝoj estas nekonataj al legantoj literaturaĵoj.